41.792 rotarianoj el 161 landoj ŝvarmis en la impona Kongres-Centro "Mc Cormick Place" de la 18a ĝis la 22a de junio ĉijare por festi la Centjaran Datrevenon de Rotary, inkluzive per grandioza parado tra la centro de la urbo. La nombro de kongresanoj povintus esti multe pli granda, sed vizaj kaj financaj problemoj malhelpis la alvenon de amaso da homoj, precipe el la tria mondo.
Kiel jam fariĝis tradicio, RADE starigis inform-standon pri Esperanto kaj anoncis sian apartan fakkunvenon en la programon de la kongreso.
Danke al la laboro de ok esperantistaj - rotarianoj,kiuj alternis sin en la deĵorado ĉe tiu stando, oni vaste informadis pri niaj ideoj de efektiva lingva demokratio kontraste al la nuna diskriminacio kaj el tio rezultis la aliĝo de 31 rotarianoj, ĉefe el Hindio kaj Afriko, kiuj havas grandan intereson en la propono de solvo de la nuna lingva situacio.
Unu el la plej interesaj iniciatoj en la kadro de la kongreso estis la t.n. "Kapsulo de la Tempo" kie la prezidantoj de ĉiuj Rotariaj Kluboj tra la mondo(32.000), enmetis mesaĝojn, kiuj estos malfermotaj kaj legotaj post 100 jaroj okaze de la Dua Jarcenta Datreveno de nia Organizo.
La Rotaria Klubo de Alto Paraiso (Brazilo), distrikto 4530, enmetis mesaĝon en Esperanto.